Book Description
en Chinio. En ghia aperigo kunlaboris i.a. Jorge Camacho, Istvan Ertl,
Miguel Fernandez, Antonio Valén, Shi Chengtai. Unu el la plej mirigaj kaj
nekredeblaj libroj en la moderna Esperanto-literaturo. ---
". . . brila matematikisto, eksa elstara sportisto. Ekseco provokita de
missorta okazaĵo: traktoro koliziis kun li dum biciklado. Prezenco
genciane amara: li sidas rul-seĝe, kun pli ol la duono de la korpo
paralizita. Por verki, li krucen aranĝas du krajonojn kaj metas ilin
inter siajn rigidiĝintajn fingrojn. Tiel li tajpas. Nur la patrino,
jam sepdekkelkjara, flegas lin. La gefratoj, kune kun la patro, devis resti
aliurbe. Ekonomiaj problemoj...
Mia kolego kaj amiko István Ertl poŝtis al mi la manuskripton de zifua
poemaro titolita Kantoj de Anteo. Kiam mi enprofundiĝis en la putojn
kaj ŝaktojn de liaj mond-perceptoj; kiam mi trairis la buntan arbaron
de liaj metaforoj kaj simboloj mi enamiĝis al la poem-kolekto. Similan
ravon spertis mia kompano el la ibera rondo, la filologo Antonio Valén.
Tiel, ke ni decidis verso-post-verse analizi la tuton, revizii ĝin
kaj, fine, klopodi ke iu eldonisto okupiĝu pri ia libroforma
aperigo...
Antaŭ la poemoj de Mao Zifu sendube la leganto sentas la samon, kion
la granda Goethe sentis antaŭ la arto de Paganini, nome tian misteran
povon emanantan el la verko, kiun ĉiuj ĝisoste perceptas kaj
neniu filozofo kapablas klarigi." --- (Miguel Fernández)