Book Description
franca lingo tradukis: Michel Duc Goninaz. Kun enkonduko kaj biografio de
Radiguet fare de Chloé Radiguet kaj Julien Cendres. Kun kovrilo de Serge
Sire.) ---
En apudpariza urbeto dum la unua mondmilito, la deknaŭ-jara edzino de
militanta soldato travivas amaventuron kun deksesjara knabo. Kompreneblas,
ke ĉi tiu temo povis agaci la defendantojn de la burĝa moralo kaj
de la armea honoro. Sed, kiam tiu knabo difinas la militon kiel "longan
libertem-pon" kaj ĝojas pro ĝia daŭrigo, kiu malebligas la
revenon de la edzo, li trovas kontraŭ si kaj la patriotojn kaj la
pacifistojn, kiuj en la postmilitaj jaroj dividis inter si la ideologian
kam-pon. Facile imageblas la etoso de skandalo, kiun frontis ĉi tiu
romano en 1923. La reala fakto, sur kiu baziĝas la fikcio, estas
eĉ pli drasta: Raymond Radiguet (Rajmondo Radige) estis nur
dekkvarjara, kiam li travivis amaventuron kun la dudekkvarjara Alice
Saunier, ankaŭ soldatedzino. ---
La skandalo kaj la frua morto de la aŭtoro faris el tiu romano
kvazaŭ miton. Sed Kun Diablo en la korpo estas precipe ĉefverko
de amromano, modelo de klasika stilo kaj grava mejloŝtono survoje al
renovigo de la romana ĝenro franc-lingva, samtempe realisma kaj
psikologia. --- (Michel Duc Goninaz)