Book Description
Vojaĝo ĝis noktofino. (Tradukita de bonege konataj movadanoj kaj
redaktoroj/eldonistoj: Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil). ---
La franca verkisto Louis-Ferdinand Destouches (Céline; 1894- 1961)
naskiĝis en malriĉa familio kiu ebligis al li nur bazan edukadon.
Li soldatiĝis kaj batalis dum la Unua Mondmilito; post vundiĝo li
forlasis la armeon. Céline poste studis medicinon kaj laboris kiel
kuracisto en Francio kaj Usono. Post laboro en Afriko kaj dungiĝo en
la nova Ligo de Nacioj li revenis Parizon kaj eklaboris kiel kuracisto por
malriĉaj homoj. Dum sia libertempo li verkadis. ---
Lia unua romano el 1932 fariĝis samtempe lia plej fama: Vojaĝo
ĝis noktofino. Ĝi rompis kun literaturaj tradicioj, i.a.
redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ
obscenaĵojn. La libro, literatura signalo kontraŭ militoj kaj
ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj, tradukita en multajn
lingvojn, fariĝis grandioza publika sukceso. ---
La verkoj de Céline estas ekzemploj de nigra humuro: La plej teruraj
eventoj estas priskribitaj per neseriozaj, parte ridigaj vortoj. Kaj lia
ĉefa forto troviĝas en lia escepta kapablo diskreditigi
preskaŭ ĉion - kaj tamen neniam perdi sian unikan, sovaĝan
humanecon. ---
La traduko de Vojaĝo ĝis noktofino fare de Armela LeQuint kaj
Ĵak Le Puil trafe redonas la stilon kaj la humorojn de la originalo.